Kien Ĉinio?

Kien Ĉinio?

Vilhelmo Lutermano

12,50 €
IVA incluido
Disponible
Editorial:
Monda Asembleo Socia
Año de edición:
2020
Materia
Clases sociales
ISBN:
9782369602576
12,50 €
IVA incluido
Disponible
Añadir a favoritos

La ekonomio de Ĉinujo kreskegis en la lastaj jardekoj kaj, spite al la tutmonda krizo pro la koronvirso en 2020, ĝi ree kreskas, kvankam malpli, i.a. pro la tendenco en multaj landoj bremsi aŭ inversigi la ekonomian tutmondiĝon, pro kio Ĉinujo nun orientas al pli forta disvolvado de sia interna ekonomio, strebante al miksita sistemo de produktado kaj komerco, kiu integras la eksteran kaj internan ekonomiojn.Sed ekonomia kresko kaj socia progreso ja ne iras nepre man-en-mane. Ne nur disidentoj dorlotataj de la okcidenta propagando, ankaŭ gvidantaj reprezentantoj de la Komunista Parto de Ĉinujo montras sin en zorgo pri la kreskanta abismo inter malriĉuloj kaj riĉuloj, pri la ĝis nun ne sufiĉe solvita diferenco inter urbo kaj kamparo, inter oriento kaj okcidento de la lando, pri la neceso investi pli por kontraŭagi la klimatan varmigon kaj pri multaj kromaj problemoj, kiuj estas ĝis nun ne sufiĉe akompanataj fenomeoj de la vigla ekonomia leviĝo.Tamen, la fakto, ke tiuj problemoj elparoleblas kaj diskuteblas en la lando mem - kion atestas ne nur la tri kontribua1joj el la plumo de ĉinaj sciencisto, enprenitaj en tiu ĉi libreto, sed ankaŭ multaj gazetoj en la angla el la PR Ĉinujo -, esperigas nin, ke la verdikto de Manfred Szameitat 'Sukcesa, sed ne socialisma' ne etos la lasta vorto pri la vojo de tiu giganta lando. Sed ŝajnas al ni necesa konatigi tiajn argumentjn, same kiel tiujn de aliaj analizistoj, kiuj venas al rekte malaj konkludoj.Kvankam la 1-a eldono de tiuj ĉi tekstoj aperis jam en la jaro 2009, ili - escepte de pluraj ciferoj - ĝis nun perdis neniom da sia aktualeco. Pro tio la Monda Asembleo Socia (MAS) nun reeldonas ilin, interalie ĉar ili povas ankaŭ tre bone helpi kompreni la aktualan nov-orientiĝon de la ĉina ekonomio post la plejparta superado de la pandemio en la lando mem kaj dum la daŭra furiozado de tiu krizo tutmonde.Ni rekomendas ankaŭ la ĵus eldonitan paroladon de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj de aliaj aŭtoroj pri la marksismo en Ĉinujo (isbn 978-2-36960-252-1).

Artículos relacionados

  • La danza del cóndor y el águila
    Pablo Felipe Gómez Montañez
    El llamado 'despertar muisca' es un gran proyecto de las actuales comunidades y organizaciones para que su cultura y sus espacios de representación retornen al centro del campo etnopolítico de Colombia, Su principal desafío es sustentar su existencia como un actor étnico válido, Este libro analiza las fuerzas que concentran y tensionan a la comunidad en el logro de este reconoc...
    Disponible

    19,72 €

  • Just a Thought about Social Justice
    Penny M. Closser
    Exploring Social Justice: Unveiling Governmental Aid, Church Assistance, and Educational Disparities in Urban and Suburban SchoolsDelve into the intricate world of social justice with this enlightening read. Just a Thought About Social Justice is a comprehensive exploration of the myriad ways in which social justice permeates our society. It sheds light on the often-overlooked ...
  • Class Counts
    Erik Olin Wright
    ...
    Disponible

    168,34 €

  • The Moral Significance of Class
    Andrew Sayer
    ...
    Disponible

    136,59 €

  • The Moral Significance of Class
    Andrew Sayer
    ...
    Disponible

    58,01 €

  • Approaches to Class Analysis
    Erik Olin Wright
    ...
    Disponible

    58,00 €

Otros libros del autor

  • Roza Luksemburgo. Biografieto
    Vilhelmo Lutermano
    Konciza biografio de la virino, kiu internacie batalis kontrau milito, por socia revolucio cele al starigo de paca socio, en kiu la laborantaj homoj decidas pri la produktado kaj distribuado de la socia produkto. Kiel marksisto ŝi salutis la Oktobran Revolucion, sed samtempe kritikis Leninon kaj Trockon pro iliaj paŝoj kontraû demokratiaj principoj. Kiel komunisto ŝi rekomendis...
    Disponible

    10,05 €

  • Prezento de la romano Ziskindo 'La parfumo'
    Vilhelmo Lutermano
    La furorromano de Ziskindo „La parfumo. Historio de murdisto' aperis en la germana en la jaro 1985. Ĝi temas pri Jean-Baptiste Grenouille, kiu ne havas propran korp-odor­on, sed naskiĝis kun aparta flarsento kaj, por disvolvi eksterordinaran parfumon, fariĝas murdisto. Laborprojekto: La tekstoj de tiu ĉi libro estas destinitaj kiel bazo por nia laborprojekto. Ĉi tie temas pri p...
    Disponible

    8,27 €